mno al la Amo

()


Hot tip:You can sing this song with a PC karaoke player!
With Microke you can sing songs and much more
See www.microke.com for details.

Lyric:

Iam ajn defalu la chiel'
Iam ajn diskrevu vasta ter'
Se vi amas min elkore
Do malgravas chio ajn
Se nur min karesos via man'
Se nur nin bruligos arda flam'
Do ceteron ni ignoras
Char la amo plej trezo...ras
Iros mi ghis mond-ekstremo
Por chasad' de rara ghemo
Se postulos tion vi
Char la stel' en la chielo
Estos cel' de mia shtelo
Se postulos tion vi
Nek amikoj nek patrino
Min okupos kontraw vi
Se postulos tion vi
Ech se mokoj dushos min
Tio ne plu tushos min
Se postulos tion vi
Iam nin disigos nigra sort'
Iam vin forrabos jam la mort'
Sed ne gravas mia kara
Char tuj mortos ankaw mi
Vivos ni por chiam sen disigh'
En seren' eterno kaj felich'
Char ni amos nin elkore
Dio ligos nin favo...re
Dio ligos nin favo...re