rin

()


Hot tip:You can sing this song with a PC karaoke player!
With Microke you can sing songs and much more
See www.microke.com for details.

Lyric:

Por alveni kuras mi
Tamen mi haltas ne sciante
Chu eniri
Foriris mi kaj ja ne pensis
Ho! ke iam mi revenus
Kia ghoj!
Nia amo bela kaj sen fin'
Kaj nia tuta songh'
Ia frenezul'
Adiaw' kaj ekveturo
Por konkero de la mond'
Sen nenia kial'
Estis trista shia kor'
Lacigita de la plor'
Pro mia forir'
En signofaro lasta
Dum finighis la vespero
La vojon sekvis mi
Serchadis mi alichiele
Stelon tie brileganta
Sole nur por mi
Lontane mi ne trovis
Tiun lumon kiu kondukadis
Mian mion
Karin' mi revenas
Sufer' tre lacigis min
Pardonu se mi iam
Ja forgesis vin
Ech mi ne scias kiom da temp'
Restadis en la profundec'
De mia kor'
En pluraj vojoj ruinighis
Fierec' kaj paco
Ho! kia malghoj'!
Ne haltigante tempo flugas
Kaj la vivo aliighas
En soleco kaj chagren'
Printempo jam foriris kaj
Awtuno tuj aperos
Ho ve! scias mi
Karin' mi revenas
Sufer' tre lacigis min
Pardonu se mi iam
Ja forgesis vin
Neatendite malfermighas pord'
Kaj tie ridetanta
Estas vi
La nomon vian mi murmuras kaj
Tiun dolchan ploron
Vershas mi
Shiaj manoj plenplenigas sin
Je tiom da pardono
Nur por mi
Se mi alportas elrevighon do
En shia kor'
Mi trovas amon tuj
Nun revenas mi kaj petas vin
Forgesu chion kion faris mi
Pardonu chion kion povas vi
Pardonu chion kion povas vi